Musxo kaj Geranio

Foje estis Musxo. Gxi ne zorgis pri iu, krom si mem, Neniam gxi laboris kaj nur flugis de floro al floro por trinki dolcxan nektaron kaj mangxi bongustan polenon.

Kaj samtempe estis Abelo. Cxiuj diris, ke gxi estas malo de Musxo: de maten’ gxis vesper’ laboris gxi por zorgi pri siaj multnombraj fratinoj. Kune kun aliaj adoltaj fratinoj sercxis gxi - nu, verdire samajn nektaron kaj polenon – por mangxigi sian pli junaj fratinoj, tiel junaj, ke ili e; ne povis flugi!

Kaj estis tie ankaux Geranio. Gxi estis la plej malgaja inter aliaj floroj. ;i klinis sian kapon pro tiu malgajo.

Foje senzorgema Musxo alflugis al Geranio.

– Kial estas vi tiel malgaja, kara Geranio? – demandis Musxo, neniam konata kun laboro kaj malgajo.

– Ve, kara Musxo! Volus mi esti tiel senzorgema, kiel vi! Cxiuj miaj kamaradoj – aliaj floroj – gloris laboreman Abelon. Sed gxi ne portas miajn polenmesagxojn por miaj parencoj.
– Do kial? – demandis ankaux Musxo, surprizita por tio, ke iu ne gloras Abelon. Musxo kutimigxis auxdi, kiel bona estas Abelo – male de gxi, Musxo.

– Mi ecx demandis foje Abelon: ”Ho, karega Abeleto! Cxu vi volas trinki mian dolcxan nektaron?” – kaj gxi respondis: ”Gx-gx-gx, Geranjo! Mi ne havas tempon por trinki vian nektaron. Cxar via gerania popolo estas tre malmultnombra – kaj mi ne volas malsxpari mian labortempon por vi. Tio malhelpos min kolekti suficxe de mangxo al miaj junaj fratinoj.” Poste gxi kompatis min kaj trinketis nektaron kej prenis iom da poleno por miaj parencoj. Sed, defluginte, gxi pardonpetis: ”Ve! Mi parolis kun vi tre longe – mi nun devas kolekti alian polenon por miaj junaj fratinoj” – kaj gxi flugis al alia floro. Kaj mia polenmesagxo – ve!

– Kara Geranio, respondis Musxo, mallonge pripensinte, - mi trinku vian nektaron kaj portu vian polenon al viaj parencoj! Mi ne estas tiel laborema, kiel Abelo – do cxu mi ne povas amikigxi kun vi? Mi ne interesas, kiel multnombra vi estas. Nur donu al mi dolcxan nektaron!

De la subita gxojo Geranio ecx penis levi sian kapon. Sed longa malgxojo malfortigxis gxian kolon. Kaj ankaux komencis malgxoji Geranio. Kaj ankaux gxia nova amiko – Musxo – pligxojigis gxin:
– Ne malgxoju, kara amiko! Mi facile povas trinki nektaron kaj preni polenon ecx de via klinanta kapo. Sed Abelo, se gxi subite volos trinki vian nektaron kaj doni vian polenon al neniu – gxi falis kaj via poleno estos sekura!

Tial nun geranioj amikas kun musxoj kaj faligis abeloj, kiam ili subite alflugis.


Рецензии