Knabino kaj Musxo

Pluvo estas interesa estajxo. Iuj sxatas gxin, iuj – malsxatas. Versxajne, estas ankaux uloj, kiuj indiferencas pri gxi – sed cxu indas fabeli pri ili?
Foje estis Musxo, kiu malsxatis pluvon, kiel cxiuj musxoj. Por gxi pluvo estis granda damagxo, deviganta kasxi sin inter folioj, cxar neeblas flugi al floroj por mangxi kaj renkontigxi kun geamikoj kaj kamaradoj en fresxa aero. Do, oni povas kompreni Musxon, kiu malgxojis, kiam ekmalvarmigxis kaj malhelaj nuboj kasxis la sunon.
Kaj estis foje Knabino, kiu sxatis pluvon. sxi bezonis cxielan akvon – gxi plenigis sxian animon, vivigante sxin. Verdire, pluvo povas plenigi cxiujn homojn – sed multaj el ili senkauxze timas gxin kaj kasxigxas hejmen aux sub ombreloj).

Renkontigxis foje Knabino kaj Musxo. Hazarde – sed kiaj gravaj ajxoj komencigxas “hazarde”! Knabino promenadis kampe, forpelita el la hejmo per la kutima gepatra “Nu, promenu, ne sidu hejme dum tiu agrabla vetero!”, kaj penis trovi ion ajn, kio defendos sxin de la suno. Finfine sxi sidigxis sub ega blanka ombrelo de iu planto. Knabino levis okulojn kaj ekvidis Musxon, kiu ial transmovigxis sur suba parto de la ombrelo. sxi etendis manon kaj ektusxetis Musxon per fingro. Surprize, Musxo ne forflugis.
- Cxu vi ne timas min?! – demandis Knabino.
- Ne, -respondis Musxo.
- Tute?
- Tute. Kial devas mi timi vin?
- Nu… Musxoj kutime timas geknabojn…
- Ne! Ni nur ne volas esti damagxita per fiaj manoj de kruelaj infanoj. Sed mi sentas, ke vi ne estas kruela, kiel tiuj bruaj geknaboj.


Vere, Knabino ne estis nomebla “brua” – male, sxi ne sxatis kriantajn samagxulojn pli, ol multajn malsxatajxojn. Tiel ili komencis interparoli, knabino kaj musxo – kaj decidis renkonti ankaux morgaux sub la sama ombrelo.

Musxo rakontis al Knabino pri sekretoj de insekta vivo, kasxitaj de homaj okuloj. La tute alia mondo malfermis sin antaux Knabino: en gxi herboj estas arboj kaj arboj estas montoj, gutoj estas sxtonoj kaj cxio havas aliajn kolorojn, ol vidas homoj. Kaj Knabino rakontis pri foraj landoj, kien Musxo ne povis flugi pro sia malgrandeco.

Sed foje de Okcidento venis malvarma vento, kiu alportis malhelan nubaron. Ekpluvegis. Knabino, tiel sopirinta pluvon, forkuris el la hejmo sub falintajn akvogutojn – kiel cxiam ili donis al sxi vivforton. Knabino kuris al la kutima ombrelplanto por disdividi la gxojon kun Musxo – sed ne trovis gxin tie. Kaj neniu insekto estis videbla – do Knabino ecx ne povis demandi iun, kie estas sxia duflugila amiko.
Nur post tri tagoj pluvo finigxis kaj Knabino denove renkontigxis kun Musxo. gxi estis afliktita - tiam Knabino ekkonis, kiel malbona estas pluvo por musxoj.

-Ahx! Kiel bedauxrinde! Mi ne povas vivi sen pluvo – sed gxi malsanigas vin, mia amiko…

Tio malgxojigis longatendatan renkonton.

Sekvan tagon ankaux estas pluvon – sed Knabino jam ne povas gxoji pri gxi, kiel antauxe.

Tiel ili malgxoje interparolis sekvan matenon. Knabino sidis sur malseka herbo, kaj Musxo – sur sxia fingro. Ili parolis pri pluvo, dividanta ilian amikecon.
Subite iu basis desupre: “Ne malgxoju!”
Tio estas granda sagxa skarabo, aperinta depost rando de la ombrelo.
-Vi ja pripensu! Knabino, vi bezonas pluvon. Ankaux vi, Musxo! – sen gxi floroj malsekus kaj vi – ni! – ne povus trinki vian dolcxan nektaron. Sed ni, insektoj, ekdormas vespere, pli frue ol vi, homoj. Do se pluvos vespere kaj nokte – tio tute ne malhelpos vian amikecon. Ecx male – Musxo, estas pli bone, kiam via amiko estas vivplena, cxu ne?!
Musxo kaj Knabino konsentis.
- Sed pluvo komencigxas tiam, kiam gxi volas…
-Jes, kiam gxi volas. Do cxu vi volas peti, ke gxi komencigxu vespere?
-Sed kiel?!
-Vi nur penu! Ecx unu nubeto transdonis vian peton al la pluvo! Ni, insektoj, ne povas peti tiel lauxte, kiel vi, homoj, kaj pluvo ne auxdos nin. Kaj vi, homoj, ne scias, ke povas paroli kun pluvo!

Apenaux kredante, Knabino levigxis kaj afable petis pluvon komencigxi nur vespere, kiam musxoj jam dormas.
Neniun sonon auxdis sxi responde…

Sed post tiam pluvo, se komencigxis, komencigxis vespere. Kaj Knabino cxiutage dematene ludis kun sxia insekta amiko. Kaj vespere sxi dancis sub la vivfortigantaj strioj de la cxiela akvo.


Рецензии