La lontano

Lontano tra tritika semitajxo
Ke flustras flue en fluganta feno.
Gxi min ondigis kiel mirindajxo
Kaj la kuraco estas tre serena.

Auxskultas mi interne de ventajxo
Brueton de senzorga, kalma heno.
La kor' neniel tauxgas por vitrajxo -
For! vanta vintro, tuj retretu gxeno.

Trankvilo estas jeno,
Mi spiras tre per l' pen'
Malfermigxi al beno
De la libera plen'.

Mi tusxas tintan grenon
Forjxetante cxagrenon,
Nun diras mia ven'
Al l' urba bruo nen.

Ho, la lontano estas kampo viva,
Por mi –  logxanto de betona eno.
Min lumigas la suna perspektivo,
En cxi bien' al domo ivas keno.

Ho, mi renkontas la aeran spicon.
La verda mozaiko - sxikas krenoj,
Leontodoj mienas dume picon -
Ekspedos ja je vojoj sin akenoj.

En urb' mi kion senos?
Ahx, volas mia gen'
Por iam mi reprenos
Belecon de l' aren'.

Memoro cxion stenu,
Atendon sentoj tenu.
Min cxarmas tiu scen'
En roza perla cxen'.


Рецензии