Макароны с капустой Проза на языке Эсперанто

 Makaronioj kaj brasiko
Li edzigxis laй grandega amo malgraй kategoria "kontraй" liaj gepatroj (sxi estis judino).

Sxia familio logxis en cxambreto en la komuna logxejo por kelkaj familioj.
En la hebrea familio oni tre sxatis brasikon. Ili konsumis gxin cxiutage: rostitan, bakitan, frititan, fermentitan. El gxi ili faris salaton, ili mangxis ne nur brasiktrunkon, sed ecx krudajn foliojn. Najbaroj miris, ke brasiko en juda familio estis preferinda kontraй tradiciaj naciaj mangxajxoj el kokino kaj fisxo.

Post filina edzinigxo la gepatroj cedis ilian cxambron al geedzoj kaj transveturis en vilagxon al iliaj parencoj.

Kutime tre kvieta " komunumo" igxis atestantoj de treege bruaj kvereloj, kiuj komencigxis gxuste sekvontan tagon post kiam junaj geedzoj restis solaj. Lacigita edzo revenadis malsata post laboro, ofte lin atendadis makaronioj kun brasiko kiel vespermangxo. Tio kolerigis lin, cxar li sxatis viandon, cxiun tagon viandon! Sed la edzino ecx odoron de viando ne povis elteni.

Bonkoraj najbarinoj helpis al la junulino kuiri ion: kotletojn rosti, viandon bati, regalis la geedzojn per siaj mangxajxoj.

Post du jaroj ili divorcis. La edzo revenis al siaj gepatroj.

Ricevinte la ateston pri eksedzigxo, la fraйlino venis en la komunan kuirejon, metis tiun papereton sur la tablon por komuna legado kaj trankvile enlitigxis.

**************
Morgaй estis libera tago.

Je la sepa horo matene cxiujn logxantojn de la logxejo vekis longa sonoro.
Kun granda bukedo, feste vestita, kun kravato, kun amiko aperis la divorcita adzo kaj en cxeesto de cxiuj logxantoj petis sian amatinon denove al li edzinigxi.

Tiel daйris tio la tutan jaron. Post tiam cxiun dimancxon: sonorilo, floroj, kravato, amiko kaj propono edzinigxi.
Finfine sxi demandis: Ja, se ni geedzigxos, mi denove vin nutros per makaronioj kaj brasiko. Kio denove komencigxos?
Li diris: Mi deziras makaroniojn kun brasiko.
Sxi rifuzis.

Post kelka tempo sxi edzinigzis kaj veturis en Israelon. Li edzigxis al unua renkontita fraйlino, kiu portis sxian nomon.

*********
Sesdek jaroj pasis. Najbaroj disiris al novaj logxejoj kaj urboj, tamen, subtenadis kontaktojn per leteroj, telefonoj, invitadis unu la alian kaj gastigadis. Ili rememoradis la junan paron kaj remarkindan jaron kun floroj, kravato kaj amiko.
Unufoje unu el najbarinoj,vizitante pagxojn de Samklasanoj ekvidis konatan familinomon. Sxi malfermis lian hejmpagxon. Certe, tiu estis li! Romantika fraйlo kun floroj, kravato kaj amiko!

En demandfolio estis indikite: Sxatata mangxajxo: makaronioj kun brasiko.

Примечание.
Это перевод моей миниатюры под тем же названием.
Благодарю Владимира Васильевича Оплетаева( Сургутский Эсперанто клуб) за корректировку моего перевода.


Рецензии