Я ее не любил. Проза на языке Эсперанто

 Ho, tiuj malproksimaj vojagxoj!
Kiom da historioj pri homaj destinoj kaj eventoj mi aйskultis en la komforta kupeo de vagonaro!

 Unufoje ni frafis nur duopo en la kvarloka kupeo. Mia najbaro estis olda viro kun malsanaj kruroj. Liaj kruroj tiel doloris, ke li ne povis ecx alporti teon de la kupeo de la vagonservistino gxis la nia. Pro tio dum la tuta vojo mi helpis al li. Kaj konversaciis. Plej ofte li parolis, mi aйskultis.

 Jen lia rakonto.

 En mia juneco mi logxis en la granda Ukrainia urbo kaj laboris en la konstruejo. Mi estis brigadestro. En mia brigado laboris fraйlino nomita Ljubovj kaj sxi estis je tri jaroj pli agxa ol mi. Sxi amis min kaj volis edzinigxi. Dum tri jaroj mi mistifikis sxian kapon kaj ne nur sxian.

 Okazis tiel, ke en mia brigado aperis nova knabino-okdekjara. Okuloj!-malhele bluaj, haroj- helaj kaj krispaj. Sxi nagxis kiel fisxo,(Ljubka ne scipovis). Sxi vizitadis akrobatan sekcion en sporta klubo.(Ljubka ecx ne ludis pilkon sur la plagxo). Kion diri? Mi ekamis!

 Post du monatoj ni jam estis edzo kaj edzino.

 En ama nebulo mi ecx ne notis kiam Ljubka malaperis kaj neniam interesigxis, kien.

 Familiaj problemoj komencigxis de la unua tago de nia komuna vivo. Mia edzino havis malbonan karakteron kaj tre delikatan sanon malgraй sporto. Nenia gripo sxin evitis, same kiel gripaj komplikigxoj. Sxia spino cxiam doloris, sxiaj kruroj kaj genioj- ankaй. Каj post du jaroj sxi ne povis per piedoj ecx unu kilometron trairi. Ni konstante sanigadis sxajn gorgxon, orelojn, bronkojn, vetebraron, krurojn... Kuracistoj, medikamentoj,kuraclokoj... Sxi preskaй ne laboris. Mi ofte tralasis mian pro sxia malsano, ofte eraris, malmulte laborenspezis. Pro tio sxi min tede riprocxis cxiun tagon. Post dek jaroj de suferado mia malfelicxa edzino mortis.

 Mi edzicxis plue ankoraй dufoje. Kun cxiu el ili ni vivis po dek jaroj. Neniu edzino povis naski la infanon. Kiu scias? Versxajne mi ne tre volis, versxajne Dio min punis por mia granda peko...

 Pli ol kvardek jaroj pasis. Mi multe laboris en Siberio, bone perlaboris. Nun mi estas pensiulo. Mi acxetis domon kun gxardeno najbare de Socxio. Akceptadas gastojn.

 Unu tagon en flughaveno mi atendis mian amikon.

 Per radio oni anoncis registradon por diversaj direktoj.
Amaso da sunbrunaj viroj kaj virinoj, cxiuj sxargxitaj per valizoj,sakoj, korboj kaj pakedoj kun fruktoj, cxirkaйite de senpaciencaj infanoj, movigxis al la registra tablo. Post registrado ili direktis al atendejo kun tiuj samaj pakedoj kaj korboj.

 Svelta virino kun eleganta mansaketo kaj junulo apude, proksimigxis al mi. Mi ekmortis!
 Ljubka! Mi volis prononci sian familinomon, sed sxi diris unua:
 Nun cxe mi estas alia familinomo.
Danko, Danko!!!-sxi diris kaj min cxirkaйbrakumis. Sxi prezentis sian kuniranton.
Juna knabo iel simple kaj trankvile premis mian etenditan manon, kaj mi eksentis varman ondon de bonvolo, kvazaй mi konas tiun knabon delonge, kvazaй li estas mia kara filo.

 Kredu min! Dum kelka tempo ni parolis. Ni ne sxangxis nian lokon, ni ne sidigxis, sed staris, ni nenion vidis apude. Mia amiko, kiun mi ne notis, nin observis deflanke, ne trovi en si kuragxon nin interrompi.

 Mi rakontis mian malgajan vivon, sxi rakotis tre diskrete -la sian... Sxi finis instituton perkoresponde. Laboris en diversaj signiplenaj konstruejoi kiel estrino. Kvardekjara edzinigxis kun vidvo, kiu havis du infanojn. Ili igxis sxiajn infanojn. Cxi tiu estas nepo.

 Jam delonge ili estis invititaj por ilia aviadilo, sed ni apenaj rimarkis tion. Iel malklare mi konstatis, ke la knabo ne sxiris avinon, ne interrompis nian paroladon, ne vokis sxin iri por ekflugo.

 Finfine oni anocis ke la tempo finigxas. Kaj ili foriris.

 Sepdekjara virino kun figuro de juna knabino nur prenante la etan mansakon en mano, kiel aristokratino, kaj juna adoleskulo, elegante prenante la brakon de avino. Duo aristokratoj!.

 Mi rigardis tiun duopon. Tiuj sveltaj kruroj mi komparis kun eterne sxvelintaj kruroj de mia juna edzino. Mi neniam antaйe pensis pri tio, ke Ljubka ne nagxis, ne ludis pilkon, ne faris sxnureton sur plajxa sablo... Sed kiel gracie sxi dancis en kulturklubo! Nun mi ekmemoris, kiel sxi laboris! Sxiaj gestoj, kiam sxi farbis muron, similis al vastaj gestoj de fama pentristo. Sxi neniam insultadis, kun neniu  disputis. En cxiu sxia gesto estis ennaskita intelekto.  Mi konis sxin dum tri jaroj, mi vidis sxin cxiun tagon, mi sentis sxin tiel proksime!.. Kie estis miaj okuloj? Kiu povus esti nia vivo, se ni unuigxu niajn destinojn? Hodiaй mi eblus iri apud sxi! Pro kio mi sxin ne amis dum tiuj felicxaj tri jaroj? Cxu vere mi ne amis? Kia diablo kurtenis miajn okulojn?

 Kaj subite mi ekkomprenis, ke mi amis sxin dum la tuta mia vivo, kaj dum tuta vivo atendis tiun renkontigxon!

 Mi staris, maljuna stultulo, sur miaj subite lacigxintaj kruroj. Mi sentis, ke mia animo forlasadis mian korpon kaj direktis al sxi, kaj alkonstruigxis al sxia flanko, kaj mi fizike eksentis sxian haйton, sxiajn lipojn, sxiajn cxirkaйprenojn....
Malespero cxirkaйkaptis min. Ekzistis unusola animo en la mondo, kiu amis min kaj nenion postulis de mi. Ja mi ne ekkomprenis!. Mi ne amis sxin!

 Stultulo kiel stango, staris en la centro de la granda halo. Estingigxis la tabelo invitinta pasagxerojn.

 Aliris amiko. Anstataй saluti lin, mi senespere prononcis:
 Mi ne demandis sxian familinomon,nek sxian adreson... Sxi ion diris pri trajnsxangxo, tamen, mi ne reagis, kien. Neniam plu mi sxin renkontos!

 Tutan semajnon mi turmentis mian gaston per memorajxoj.,  Mi tiel hele memoris cxion, kvazaй cxio okazis hieraй.

-Nu, cxu vi ne provis sxin sercxi?- kuragxis mi lin demandi dum longa paйzo. Ja nuntempe ekzistas interneto, kiu cxion scias...

-Kion vi proponas?-indignis la viro.  Sxi amis min. Sxi sciis cxion pri mi:kie mi estis, kion mi faris, tamen, ecx unufoje ne maltrankviligis min por ke ne malutili mian familian felicxon. Cxu mi havas rajton tusxi antaйajn kordojn, elvokante forgesitan muzikon de sentoj? Sxi faris sin sen mia partopreno!. Mi gxojas pri tio. Lasu cxion al destino!.. Kiu scias, kiamaniere farigxus niaj vivoj, se ni vivus kune? Versxajne, Dio ne permesis ruinigi la vivon de la bonega animo!...Ja mi ne amis sxin!

Dio laboras laй misteraj manieroj.

 Fru matene mi forlasis trajnon. En kupeo profunde dormis olda viro kun siaj rememoroj pri belega virino, kiun li ne amis.
 Li ridetis en dormo.


Рецензии
Mi neniam pensis, ke mi iam legos Esperantan tekston en prozo.

Bravo, Svetlana!

Евгения Серенко   11.05.2021 04:29     Заявить о нарушении
Кiеl mi ekkomprenis, Vi jam legis tiun tekston Esperante!
Mi Vin dankas kaj gxojas pro Viaj sukcesoj!!!
Estime S.Gasjuk.

Светлана Гасюк   11.05.2021 16:08   Заявить о нарушении
На это произведение написаны 3 рецензии, здесь отображается последняя, остальные - в полном списке.